San-Karlo atendas vin!

San-Karlo atendas vin!Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj la Esperanto-grupo de San-Karlo invitas vin al la 13-a Esperanto-Kongreso de la Ŝtato San-Paulo.La urbo San-Karlo, situanta je ĉirkaŭ tri-hora veturo ekde la ĉefurbo San-Paŭlo, gastigos la 13-an Esperanto-Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo.

La evento, organizata de Esperanto-asocio de San-Paŭlo (EASP) kune kun la loka Esperanto-grupo, okazos inter la tagoj 12-a kaj 13-a de oktobro 2019. La kongresejo estos la pli ol centjara lernejo d-ro Álvaro Guião, situanta ĉe avenuo São Carlos, 219 (urbocentre) kaj fariĝinta Kultura kaj Eduka Heredaĵo de la Ŝtato San-Paŭlo en 1985.

Fine de marto kelkaj direktoroj de EASP vizitis la kongresurbon por kunsidi kun la lokaj organziantoj. En la okazo oni vizitis la kongresejon kaj ankaŭ la tiean Municipan Centron pri Arto kaj Kulturo (CEMAC), kie okazos la sabata arta vespero.

San-Karlo atendas vin! Dum du tagoj esperantistoj kaj simpatiantoj de la internacia lingvo renkontiĝos por kunĝui kulturajn, klerigajn kaj distrajn programerojn en amika kaj gaja etoso.

Leave a Reply

eoEsperanto