BEL-Konferencoj 2020 – Porto-Alegro


Tradiciaj konferencoj de Brazila Esperanto-Ligo

La jam tradiciaj BEL-konferencoj, senpagaj kaj senburokrataj, ĉi-jare okazos en Porto-Alegro, la 10-an kaj la 11-an de Aprilo, sub la aŭspicioj de Brazila Esperanto-Ligo kaj Gaŭĉa Esperanto-Asocio. En la unua tago, post interkona matenmanĝo, kiel kutime estos altnivelaj esperantlingvaj prelegoj pri diversaj temoj, ĉiam sekvataj de diskuto kun la publiko. Ĉi-foje okazos krome librofoiro, en kiu estos vendataj oblaĵoj de Biblioteko Ary Zamora kaj kiu ebligos interŝanĝon de brokantaĵoj inter la partoprenantoj, kiuj estas invitataj kunporti librojn, kiuj nun trankvile kuŝas bretare, sed povus (eĉ devus!) ĝuigi aliajn esperantistojn.
Gastigos la prelegserion la aŭditorio de Kulturklubo, prestiĝa institucio kiu en 2011 estis oficiale agnoskita de la municipa registaro kiel historia kaj kultura heredaĵo. Ĝi estis fondita en 1950 de progresemaj judoj, kiuj volis renkontiĝejon kaj kulturumejon alian ol sinagogo. Ĝi situas en nobla kvartalo de la urbo, kie troviĝas sufiĉe multaj hoteloj, restoracioj kaj diversspecaj komercejoj.
La dua tago estos ekskursa, kaj elektos la itineron la partoprenontoj mem, pere de enketo en la aliĝilo! En la opcilisto troviĝas interalie promeno sur la bordo de Lago Gvaibo (apud Usina do Gasômetro, fakte iama karbo-energia centralo), vizito al la Botanika Ĝardeno, veturo per turisma buso kaj ekskurso al apuda urbo, Gvaibo, pere de katamarano.
Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon plonĝi en Esperantujon kaj ekkoni la ĉarman ĉefurbon de la plej suda subŝtato de Brazilo!
Eblas aliĝi kaj proponi programerojn per la jena formularo: https://forms.gle/mKuA94ntjKtxk6mK9
Bonvolu helpi pri la disvastigado kaj sciigi viajn amikojn!

Leave a Reply

eoEsperanto