Dua Bulteno BEL-Konferencoj 2019 – Pouso Alegre – MG – Brazilo

Saluton karaj amikoj!

Jen la 2-a bulteno de la 8-a BEL-Konferencoj, preskaŭ ĉio pretas ĉe ni, ni plezure atendos vin en nia trankvila urbo.
Mi havas kelkajn novaĵojn, la unua estas, ke la programo ne plu estas provizora, do ĉiuj prelegontoj jam konfirmis siajn ĉeestojn, ni havos altkvalitajn prelegojn, la ĉefan trajton de BEL-Konferencoj. La dua novaĵo estas la ĉeesto de nia kara Amarílio, laŭ li, ĉi tiu estos unu el la lasta oportuno por aĉetis la plej famajn t-ĉemizojn de Esperantujo, do jen belega oportuno por viziti nin. 😉
Ni ankaŭ havos belan artan vesperon, muzika prezentado en Esperanto kaj portugallingve riĉigos nian eventon, en la venonta bulteno mi donos pliajn informojn pri tio.
Ĝis nun, 40 homoj jam aliĝis al ĉijara BEL-Konferencoj.
Venu al Poŭzalegro!

alt
Amarílio, nia kara Avo Frosto
Vi povos vidi la programon ĉi tie (retejo de la evento).

Jen kelkaj gravaj informoj

  • Hotel Ferraz oficiale apogas la Eventon, ĝi ofertos bonan rabaton al homoj, kiuj partoprenos de la evento kaj pagos la hotelon mone aŭ uzante debtikarton (la valoroj povos esti kontrolitaj ĉe nia oficiala retejo).
  • La restoracio Basílico ankaŭ ofertos rabaton je siaj manĝaĵoj (la valoroj povos ankaŭ esti kontrolitaj ĉe nia oficiala retejo).

Pliaj informoj ĉe nia retejo:
bit.ly/bel-konferencoj

Leave a Reply

eoEsperanto