86-a Itala Kongreso de Esperanto

Triesto, 24–31-a de aŭgusto 2019


La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

  •  seminarioj gvidataj de kompetentaj spertuloj
  •  prelegoj kaj diskutoj — la prelegontoj aliĝas senpage
  •  kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj
  •  libro-servo kun lastatempaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
  •  koncertoj kaj teatraĵoj
  •  ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo

Eksciu pliajn detalojn pri la okazonta kongreso en la paĝo pri la kongresa programo, kaj esploru la tranoktajn eblojn en la paĝo pri loĝado.Jam 149 homoj aliĝis al la 86-a Itala Kongreso.Ne prokrastu kaj aliĝu ankaŭ vi kontraŭ la plej favora kotizo!

Aliĝu nun!

Pri Triesto

Pri la originoj de Triesto rakontas tre antikvaj legendoj, ke la fondinto de la urbo estis Tergesteo [Terĝesteo], amiko de Jazono kaj de Argonaŭtoj, kiuj tie ĉi haltis. Transe de la mitoj, envere la urbo estis fondita de proto-venetoj kaj la unuaj nenegeblaj atestaĵoj konsistas el la tiel diritaj castellieri – protohistoriaj vilaĝoj ĉirkaŭitaj per muregoj el ortangulaj ŝtonoj – konstruitaj sur montetaj suproj, kiaj monteto Sankta-Justo en la urbo mem kaj aliaj sur la karsta altebenaĵo.

Kaj kion diri pri la etimologio de la antikva nomo de Triesto?

Du estas la hipotezoj: la unua resendas al Ter-gestum,trifoje konstruita, dum la alia sugestas, ke la nomo devenas de la hindo-eŭropa radiko Ter – bazaro – kaj de la veneta sufikso Este – urbo.

Ĉiel ajn, estas ĝia aparta situo, kiu destinas ĝian sorton: Romianoj, konsciaj pri la strategia graveco de tiuj ĉi teritorioj, sendas siajn legiojn kaj marfloton por ilin konkeri, supervenkante Istrojn, aliancanojn de Kartaganoj. Tiu ĉi estas la antikva Tergeste, fakte romia kolonio, kies naskiĝon oni povas kalkuli ĉirkaŭ la jaro 178 aK.

La alveno de Romianoj certigas florantan komercan periodon, plikulturigon, urban disvolvadon kaj gravajn vojkunligojn.

Kristanismo, disvastiĝinta en tiu ĉi regiono je la fino de la 1a jarcento pK, travivas persekutperiodon: inter ĝiaj martiroj estas Justo, kiu iĝos la urba patrono. Je la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio ekas la barbaraj invadoj kaj fine, en 568, Triesto estas eldetruita de Longobardoj. Postsekvas mallumaj jarcentoj. Sub la dominado de Karolo la Granda la lokaj episkopoj akiras rimarkindan teran potencon per la atribuo de baronaj titoloj, dum ĉe l’ horizonto jam vidiĝas la kreskanta venecia povo. La episkopoj-baronoj ne sukcesas alfronti Venecion, tiel ke en 1202 doĝo Enrico Dandolo konkeras Trieston.

Post milito por reakiro de Chioggia [Kioĝĝja] kaj aliaj istriaj urboj, venkita kontraŭ la Respubliko de Ĝenovo, la Venecia Respubliko igas Trieston libera. Daŭre restas ĝia minaco, tial Triesto decidas meti sin sub la protektadon de la habsburga duko Leopoldo 3a (1382) per “sindediĉa akto”: tio finiĝas post pli ol 5 jarcentoj. En la 14a jc potenciĝas la patricia klaso, konsistanta el 13 Familioj aŭ Casade [Kazade], kiuj regis la destinon de la urbo dum jarcentoj.

Post mallongaj periodoj de unue, hispana kaj poste, franca okupadoj, inter la fino de 1700 kaj komenco de 1800, aperas por Triesto novaj evoluebloj: la koncesio de Libera Haveno al la urbo (1719), natura geografia elirejo de la Habsburga Imperio al la maro, malfermas la vojon al longa prospera periodo. La nuligo de doganoj altiras el tuta Eŭropo, sed ankaŭ el la Mediteranea areo, multnombrajn entreprenistojn kaj negocistojn, kiuj kontribuas al pliigo de la urbanara bonstato, demografia kreskado kaj al urba ampleksiĝo. Grandiozan helpon al tiu evoluprocezo donas imperiestrino Maria Tereza, kiu – kvankam neniam ŝi estis vizitinta Trieston dum sia 40-jara regado – tre amis ĝin kaj multon prizorgis pri ĝia prospero.

La etoso en la jaroj de la dua duono de 1800, kaj tiuj de la Nacia Releviĝo, favoras la disvastiĝadon de iredentismo ĝis la unua mondmilito, kio kondukos al la reunuiĝo de la urbo kun Italio, je la 3a de novembro 1918.

Dum la dua mondmilito Triesto kaj Julia Venetio iĝas, post la 8a de oktobro 1943, teritorio administrata de la germana reĝimo.

Ankaŭ post la militfino estas tre malfacile irebla la vojo al finfina solvo de la politika situacio de ĉi teritorioj: “40 tagoj” da okupado fare de la jugoslavia armeo de marŝalo Tito, sekvataj de naŭ jaroj sub la Angla-Usona Milit-Gubernio, estas necesaj por atingi ian solvon pri la problemo de la itala orienta landlimo, kaŭzita ankaŭ de la insista premado de la tiama jugoslavia Federacio, kiu pretendas asignon de pli granda teritorio. Je la fino, post jaroj da streĉaj rilatoj kaj malcertecoj pri propra estonteco, Triesto reunuiĝas al Italio la 26an de oktobro 1954.Ĝis la 86-a Itala Kongreso restas:8800tagoj1167horoj3445minutoj4590sekundoj


Kongresa programo

Vendredo, 2019-aŭgusto-23

Vendredo, aŭgusto-23

10:00 – 11:00

Gazetara Konferenco

17:00

Inaŭguro de la filatela kaj historia ekspozicio Triesto kaj Esperanto

Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mez-Eŭropa, Piazza Vittorio Veneto, 1 TRIESTE

Sabato, 2019-aŭgusto-24

Sabato, aŭgusto-24

9:00 – 19:30

 Akceptejo – Alveno de kongresanoj

 Salono de Savoia Excelsior Palace Trieste, Riva del Mandracchio, 4 TRIESTE15:00 – 19:30

 Libroservo

 Salono SAN GIUSTO17:30– 18:30

Kunveno kun stipendiuloj

 Salono SAN GIUSTO18:00 – 19:00

Katolika Diservo

 Preĝejo Beata Vergine del Rosario, Piazza Piccola 1 TRIESTE21:30 – 23:00

Vespera programo

Dimanĉo, 2019-aŭgusto-25

Dimanĉo, aŭgusto-25

9:30 – 11:30

Oficiala Inaŭguro. Interveno de Vytenis Povilas Andriukaitis, komisionano de Eŭropa Unio

Esperanto kaj lingva justeco en Eŭropo Salono TERGESTE11:30 – 12:00

Premiado literatura konkurso

 Salono TERGESTE12:00 – 12:30

Prezento de kursoj kaj seminarioj

 Salono TERGESTE14:00 – 20:00

Filatela Kongresa Stampo

14:30 – 16:00

EEU-Estraro kun Vytenis Povilas Andriukaitis

 Salono EXCELSIOR15:00 – 17:30

Jarasembleo de Itala Esperanto-Federacio

 Salono TERGESTE15:00 – 18:30

Kurso por Komencantoj (Anna Löwenstein)

 Salono SAVOIA17:30 – 19:30

EEU-Seminario

  • Seán Ó Riain – Irlandaj spertoj de lernado de dua lingvo en bazaj lernejoj ekde 1922: kiel plibonigi la rezultojn?
  • Zlatko Tišljar – Rezultoj de la projekto Multlingva Akcelilo Salono EXCELSIOR

21:30 – 23:00

Vespera programo

 Salono TERGESTE


9:00 – 15:00

 LKK – Akceptejo – Informejo

 Salono SAN GIUSTO15:00 – 19:30

 Libroservo

 Salono SAN GIUSTO18:30 – 19:30

 Libro-prezento

 Salono SAN GIUSTO

Lundo, 2019-aŭgusto-26

Lundo, aŭgusto-26

Speciala programo por infanoj kaj geknaboj: LEGO-robotiko9:00 – 13:00

Filatela kaj historia ekspozicio Triesto kaj Esperanto

Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mez-Eŭropa, Piazza Vittorio Veneto, 1 TRIESTE9:00 – 12:00

Publika EEU-Asembleo

 Salono IMPERATORE9:00 – 12:30

Seminario Leonardo

  • Nicola Minnaja – Renesanca malfermiteco al multkulturismo: 500-jara heredaĵo de Leonardo da Vinci
  • Ivan Orsini – Kial ni rajtas kvalifikiĝi leonardeskaj Salono SISSI

9:00 – 12:30

Kurso por komencantoj (Anna Löwenstein)

 Salono SAVOIA9:00 – 12:30

Kurso por progresantoj (Dalia Pileckiene)

 Salono MIRAMARE15:00 – 16:30

Asembleo de itala ILEI-sekcio

  • Luigia Oberrauch Salono SAVOIA

15:00 – 16:30

Prelego:

  • Bernhard Tuider – La EsperantoMuzeo kaj la Kolekto porPlanlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko Salono SISSI

15:00 – 17:00

EEU-seminario

  • J. Reinvart – Vademecum de multdisciplina projekto: Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo Salono MIRAMARE

16:00 – 17:30 / 17:30 – 19:00

LEGO-robotiko por infanoj / por geknaboj (Peter Grbec)

 Sidejo de Triesta Esperanto-AsocioVia del Coroneo 15 – 3a etaĝo16:00 – 19:30

Junulara programo

17:00 – 18:30

Prelego:

  • Gábor Márkus – La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvoj Salono SISSI

17:30 – 19:00

Asembleo de Itala Instituto de Esperanto

  • Carlo Bourlot Salono SAVOIA

21:30 – 23:00

Vespera programo


9:00 – 19:00

 LKK – Akceptejo – Informejo

 Salono EXCELSIOR9:00 – 13:00 / 15:00 – 19:30

 Libroservo

 Salono SAN GIUSTO18:30 – 19:30

 Libro-prezento

 Salono SAN GIUSTO


9:00 – 12:00

 Itinero en la urbo: Diverskultaj preĝejoj sinagogo, preg. serbo-ortodoksa kaj orient-greka, kaj katolika baziliko Sankta-Antono

15:00 – 19:00

 Grotoj San Canziano (Škocjanske jame)

Marto, 2019-aŭgusto-27

Marto, 2019-aŭgusto-27

9:00 – 13:00

Filatela kaj historia ekspozicio Triesto kaj Esperanto

Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mez-Eŭropa, Piazza Vittorio Veneto, 1 TRIESTE

Por kiu deziras amuziĝi:
– Ni lernu danci! (Marto h.16)
– Dancu kun ni sub la steloj!(Merkredo h.21.30) 
kun Alberto Muzzu.9:00 – 12:30

Seminario Leonardo

  • Nicola Mannaja – Kono pri lingvoj de Leonardo
  • Ivan Orsini – Ene de la laboratorio de Leonardo. Prikonsideroj pri lia Traktato de pentroarto. Salono IMPERATORE

9:00 – 10:15

Prelego:

  • Peter Baláž – Plurilingvismo kaj la rolo de poliglotoj en ĝi Salono SISSI

9:00 – 12:30

Kurso por komencantoj (Anna Löwenstein)

 Salono SAVOIA9:00 – 12:30

Kurso por progresantoj (Dalia Pileckiene)

 Salono MIRAMARE11:00 – 12:15

Prelego:

  • Peter Baláž – Ĉu ni pretas je granda/j ŝanĝo/j? Salono SISSI

15:00 – 16:30

Prelego:

  • Nan Matthias Wang – Kulturaj diferencoj inter Eŭropo kaj Azio Salono SISSI
QI GONG

QI GONG (h. 8 – 8.45 Mardeĵaŭde kajvendrede, Molo Audace, vidalvide de Piazza Unità d’Italia) saniga ekzercado, moviĝo liberaere ĉe la maro laŭ la tradicia ĉina medicino.
Nan invitas praktiki Ĉigongon laŭ la metodo Ŝibaŝon: estas formo de Ĉigongo konsistanta el 18 facile lerneblaj ekzercoj de moviĝo kaj meditado, kiuj celas fortigi vian vivenergion kaj sanon.15:00 – 16:15

Prelego:

  • Seán Ó Rian – James Joyce, irlanda verkisto Salono SAVOIA

16:00 – 19:00

Ni lernu DANCI! (Alberto Muzzu)

 Salono IMPERATORE16:45 – 18:15

Prelego:

  • Maritza Gutiérrez González – Etna kaj lingva diverseco en Ameriko: defioj por edukado Salono SISSI

16:00 – 17:30 / 17:30 – 19:00

LEGO-robotiko por infanoj / por geknaboj (Peter Grbec)

 Sidejo de Triesta Esperanto-AsocioVia del Coroneo 15 – 3a etaĝo21:30– 23:00

Vespera programo


9:00 – 19:00

 LKK – Akceptejo – Informejo

 Salone EXCELSIOR9:00 – 13:00 / 15:00 – 19:30

 Libroservo

 Salono SAN GIUSTO18:30 – 19:30

 Renkontiĝo kun la revuo ESPERANTO – Dmitrij Ševčenko kaj Anna Striganova

 Salono SAN GIUSTO


8:30 – 19:30

 Vojaĝo al Mezepoko: Gemona kaj Venzone

14:30 – 19:30

 La fontoj de rivero Timavo, Kastelo Duino, Pado Rilke

Merkredo, 2019-aŭgusto-28

Merkredo, aŭgusto-28

9:00 – 13:00

Filatela kaj historia ekspozicio Triesto kaj Esperanto

Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mez-Eŭropa, Piazza Vittorio Veneto, 1 TRIESTE21:30 – 23:00

Laŭ la marbordo Barcola – Dancu kun ni sub la steloj! (Alberto MUZZU)


8:30 – 19:30

Vojaĝo al 1800-aj jaroj: Gorizia

8:30 – 19:30

Vojaĝo al romiaj tempoj: Aquileia

15:30 – 19:00

Itinero tra la urbo: Historiaj rezidejoj de familioj Scaramangà, Morpurgo, Sartorio

Ĵaŭdo, 2019-aŭgusto-29

Ĵaŭdo, aŭgusto-29

9:00 – 13:00

Filatela kaj historia ekspozicio Triesto kaj Esperanto

Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mez-Eŭropa, Piazza Vittorio Veneto, 1 TRIESTE9:00 – 12:00

Seminario Leonardo

  • Renato Corsetti – Leonardo kaj la Angloj
  • Marija kaj Krešimir Belošević – Esplorado en la Kroatia Biblioteko kaj leonardaj kunfandoj
  • Maria Butan – Leonardo da Vinci kaj la disradio de lia famo orienten Salono SISSI

9:00 – 12:30

Kurso por komencantoj (Anna Löwenstein)

 Salono SAVOIA9:00 – 12:30

Kurso por progresantoj (Dalia Pileckiene)

 Salono MIRAMARE15:00 – 16:30

Prelego:

  • Gábor Márkus – Hungario kaj la problemo pri internacia komunikado Salono SAVOIA

15:00 – 16:30

Prelego:

  • Ivan Orsini – Komparo inter la originala literaturo de la Esperanto-komunumo kaj tiuj de aliaj planlingvaj komunumoj Salono MIRAMARE

16:00 – 17:30

Prelego:

  • Maritza Gutiérrez González – Havano 500-a aŭ la defioj de multkultura urbo Salono SISSI

16:00 – 17:30 / 17:30 – 19:00

LEGO-robotiko por infanoj / por geknaboj (Peter Grbec)

 Sidejo de Triesta Esperanto-AsocioVia del Coroneo 15 – 3a etaĝo17:00 – 18:15

Prelego:

  • Peter Baláž – Esperanto-literaturo – ĉu ni daŭre legas ĝin? Salono MIRAMARE

17:00 – 18:30

Prelego:

  • Abduraĥman Junusov – Prelego pri la kongresa temo Salono SAVOIA

21:30 – 23:00

Vespera programo


9:00 – 20:00

 LKK – Informejo

 Salono EXCELSIOR9:00 – 13:00 / 15:00 – 19:30

 Libroservo

 Salono SAN GIUSTO18:30 – 19:30

 Libro-prezento

 Salono SAN GIUSTO


8:30 – 19:30

 Vojaĝo en la longobarda epoko: Cividale del Friuli

15:00 – 19:30

 La hejmo de la Habsburga Princo Maksimiliano: Parko kaj Kastelo Miramare

Vendredo, 2019-aŭgusto-30

Vendredo, aŭgusto-30

9:00 – 13:00

Filatela kaj historia ekspozicio Triesto kaj Esperanto

Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mez-Eŭropa, Piazza Vittorio Veneto, 1 TRIESTE9:00 – 10:15

Seminario Leonardo:

  • Nicola Minnaja – Ĉu Monna Lisa havas sekretojn? Salono IMPERATORE

9:00 – 12:30

Kurso por komencantoj (Anna Löwenstein)

 Salono SAVOIA9:00 – 12:30

Kurso por progresantoj (Dalia Pileckiene)

 Salono MIRAMARE10:45 – 12:00

Prelego:

  • Peter Baláž – Novaĵoj de la E@I-kuirejo Salono IMPERATORE

15:00 – 16:00

Prezento de Kongreso 2020

 Salono IMPERATORE16:30 – 18:30

Resumo de la kongresaj laboroj kaj kongresa fermo

 Salono IMPERATORE16:00 – 17:30 / 17:30 – 19:00

LEGO-robotiko por infanoj / por geknaboj (Peter Grbec)

 Sidejo de Triesta Esperanto-AsocioVia del Coroneo 15 – 3a etaĝo21:30 – 23:00

Vespera programo


9:00 – 18:00

 LKK – Informejo

 Salono EXCELSIOR9:00 – 13:00 / 15:00 – 18:00

 Libroservo

 Salono SAN GIUSTO


8:30 – 11:30

 Itinero tra la urbo: Novstila arkitekturo kaj vizito de historiaj kafejoj

Sabato, 2019-aŭgusto-31

Sabato, aŭgusto-31

9:00 – 12:30

Filatela kaj historia ekspozicio Triesto kaj Esperanto

Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mez-Eŭropa, Piazza Vittorio Veneto, 1 TRIESTE


8:30 – 18:30

Grado kaj Insulo Barbana – per motorŝipo

Dimanĉo, 2019-septembro-1

Dimanĉo, septembro-1

8:30 – 18:30

EKSKURSO

Leave a Reply

eoEsperanto