Unua Bulteno BEL-Konferencoj 2019 – Pouso Alegre – MG – Brazilo

Saluton karaj! Mi iomete prezentos Poŭzalegron al vi.

Pouso Alegre (Poŭzalegro) estas brazila urbo de la ŝtato Minas-Ĝerajso. Ĝi estas je privilegia pozicio, Pouso Alegre situas apud la nacia aŭtovojo Fernão Dias, el 180 km de San-Paŭlo kaj 391 km el Rio-de-Ĵanejro. Ĝi estas la dua urbo plej granda de la regiono Sudminasa (la plej granda urbo estas Poços de Caldas), ĝi estas la dek naŭa urbo plej granda de la ŝtato Minas-Ĝerajso. Laŭ la lasta popolnombrado (2010) Pouso Alegre havas 130.615 da loĝantoj.
La Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes, la sidejo de la evento, estas la ĉefa kulturdomo de nia urbo, tie oni trovos gravajn kulturajn departementojn kiel la kultura kaj sporta sekretarioj, urba biblioteko kaj diversaj multuzaj ĉambroj.

La nuntempa organizo, kiu zorgas pri la disvastigado de Esperanto en nia regiono estas Esperanta Ambasadejo, ĝi heredis ĉi tiun mision de Asocio de Edukado kaj Kulturo Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu fermis siajn pordojn je 2013.
Ĝis nun, 34 homoj el 17 urboj aliĝis al BEL-Konferencoj 2019.

Vi povos vidi la provizoran programon ĉi tie (retejo de la evento).

Jen kelkaj gravaj informoj

  • Hotel Ferraz oficiale apogas la Eventon, ĝi ofertos bonan rabaton al homoj, kiuj partoprenos de la evento kaj pagos la hotelon mone aŭ uzante debtikarton (la valoroj povos esti kontrolitaj ĉe nia oficiala retejo).
  • La restoracio Basílico ankaŭ ofertos rabaton je siaj manĝaĵoj (la valoroj povos ankaŭ esti kontrolitaj ĉe nia oficiala retejo).

Pliaj informoj ĉe nia retejo:
bit.ly/bel-konferencoj


Aŭspicias



Apogas

pt_BRPortuguese