5º Encontro de Esperanto de Catalão


5-a ESPERANTO-REKONTIĜO DE CATALÃO.

Kiel anoncite, okazis hieraü – la 14-a de Aprilo 2019 – de la 9-a ĝis tagmeze, la 5-a Esperanto-Renkontiĝo de Catalão – brazila urbo de la ŝtato Gojaso. La renkontiĝo okazis en spaco de “Fundação Cultural Maria das Dores Campos” (Kultura Fondaĵo Maria das Dores Campos). Malfermante la eventon, la gitarista junulo RAFAEL MILHOMEM SILVA, prezidanto de “Associação Educativa Artístico Cultural Esperantista de Catalão” (Eduka Arta Kultura Esperanta Asocio de Catalão  – Katalana Esperanto-Klubo), salutis la ĉeestantojn. Okazis portugallingve du prelegoj: La 1-a fare de  la maestro kaj psikoterapeŭta FLÁVIO FONSECA , kies temo estis “O Esperanto e a Cultura Musical Brasileira” (Esperanto kaj la Brazila Muzika Kulturo). La dua prelego, fare de la urba profesoro Chiquinho (pseüdonimo) havis kiel temo: “Passeando pela história de Catalão, conhecendo seu povo, suas lutas e segredos”  (Promenante tra la katalana historio, konante ties popolon, ties luktojn kaj ties sekretojn).

En la arta parto sin prezentis la dancistino MAIDA SANDRINI – profesorino de la Kultura Fondaĵo Maria das Dores Campos, montrante sian kapablecon en la arto VENTRODANCO.  Finis la artan parton la tutmonde tre konata en la esperanta medio muzikisto FLÁVIO FONSECA kantante diversajn muzikojn el sia repertuaro.

La prezidanto de EAGO (Esperanto-Asocio de Gojaso) – Sr. ÁLVARO LUIZ RODRIGUES DIAS, kaptis la momenton por invite la ĉeestantojn partopreni en la 54-a BKE (Brazila Kongreso de Esperanto) kaj en la 39-a BEJK (Brazila Esperantista Junulara Kongreso) okazontaj unuafoje en la brazila urbo Gojanjo, ĉefurbo da la ŝtato Gojaso dum la período de la 20-a ĝis la 23-a de junio 2019.

Imagens do Evento

pt_BRPortuguese